Ĉio estas tia, kia devas esti
Ĉiu mondrigardo estas ĝusta. La universo funkcias tiel, ke ĝi povas kontentigi ajnan imagon pri la mondo. La vero estas tia, ke ĝi devas klarigi la ekziston de io ajn; tia estas la naturo de la realo. Se ia mondrigardo ne povas klarigi ion, forĵetas ion aŭ ne klarigas ion, aŭ diras, ke io en ĉi tiu mondo ne estas ĝusta, tia mondrigardo ne estas vera, ne estas kompleta. Sed samtempe tiu mondrigardo tamen estas ĝusta, ĉar ĝi estas parto de la vero. Ĉio en ĉi tiu mondo estas ĝuste tia, kia devas esti.
Tio, je kio homo kredas, ekzistas. Gravegan rolon ludas la forto de la kredo. Historio konas okazojn, kiam homo mortis nur tial, ke tiu homo kredis, ke li devas morti.