Forto
Koncentriteco estas vera forto. Ju pli da konscioj estas koncentritaj en unu direkto, des pli granda estas la forto. Akvo eluzas ŝtonon.
Oni povas havi forton de la korpo. Fortajn muskolojn. Iuj havas forton de la korpo laŭnature, iuj diligente trejniĝas. Forta homo povas movi grandajn ŝarĝojn aŭ venki pli malfortajn.
Oni povas havi forton de intelekto. Oni povas havi fortan intelekton laŭnature, oni povas trejni la intelekton. Homo forta per intelekto povas pli bone gvidi, plani, esti malproksimvidanta.
Oni povas havi forton de volo. Kaj atingi siajn celojn dum la tuta vivo, malgraŭ ajnaj obstakloj.
Kaj ankoraŭ pli bone estas havi fortan korpon, fortan intelekton kaj fortan volon samtempe. Sed ne limiĝu nur al ĉi tiuj konceptoj. La homa korpo, aŭ ajna viva korpo, konsistas el pli granda nombro da partoj. Energio, emocio, beleco kaj ankoraŭ tre multaj diversaj manifestiĝoj, kaj videblaj, kaj nevideblaj. Eblas ĝis la morto plibonigi iujn ecojn de la korpo. Aŭ oni povas koncentriĝi pri la unua fonto, la supera konscio. Tio, kio restos post morto. Tio, el kio devenas la aliaj manifestiĝoj de la korpo.
Do mia ĝenerala mesaĝo estas jena. Unue necesas disvolvi la koncentritecon de la konscio. Koncentriteco ebligos pli bone disvolvi la aliajn aferojn. La aliajn, en vasta senco de tiu vorto. Aliajn partojn de la korpo, planadon de vivo, energiojn, forton de spirito kaj entute ion ajn.