Ni estas tio, kion ni konsumas.
Ni estas tio, kion ni konsumas. Ni konsumas en vasta senco de ĉi tiu vorto. Ni konsumas manĝon, ni konsumas informon, ni konsumas energion, kaj tiel plu. Tio, kio nin ĉirkaŭas, formas nin, kaj inverse. Ni formas tion, kio estas ĉirkaŭ ni.
Manĝo havas humoron. Alkoholo, kafo, ĉokolado, fruktoj kaj ajna alia manĝo influas la humoron. Same kiel informo. Tio, kion ni vidas kaj aŭdas, povas influi nin negative aŭ pozitive. La efiko povas daŭri horojn, aŭ ĝi povas daŭri jarojn. Post trinkado de akvo la rimarkebla efiko malaperos post kelkaj horoj. Pezaj metaloj, kiuj eniros en la korpon, povas resti por ĉiam. Informo povas pasi tra ni, ekzemple la observado de pura ĉielo. Aŭ informo povas resti por ĉiam, ekzemple teruro. La ĉeesto de teruro aŭ de pezaj metaloj en la korpo influos la tutan vivon. Tiu influo ne ĉiam estas pozitiva. Ju pli atente ni rilatas al manĝo, informo kaj ĉirkaŭaĵo, kaj ju pli ni elektas tion, kio taŭgas al ni, des pli kvalita ni povas fari nian vivon.
Pli alta kvalito signifas pli longan neŝanĝiĝon de ecoj. Tio estas, tio, kio taŭgas al ni, povas resti kun ni dum pli longa tempo, se ni estas pli atentaj en nia elekto.