Streboj, ondoj, ŝanĝoj, ciklecoj
Mi uzas la vorton «strebo», celante tre vastan sencon. Strebo kiel deziro de estaĵo, kiel akva ondo, kiel inercio, kaj kiel io ajn simila.
Strebo kiel maso de konscioj, kiu strebas al io, poste, atinginte la celon, trankviliĝas, kaj poste alia maso de konscioj strebas al io alia.
Ekzemple, akvaj ondoj. Certa parto de la molekuloj de akvo moviĝas en unu direkto, strebas, kaj ĝuste tiel formas ondon pro granda nombro de tiaj samdirektaj molekuloj. Atinginte la celon, aŭ alivorte elspezinte energion aŭ kontentiginte deziron, tiu ondo trankviliĝas. Nun alia parto de la molekuloj de akvo strebas moviĝi en alia direkto, formante novan ondon. En ĉi tiu ekzemplo ne gravas, kiel nomi la kaŭzon de la moviĝo, ĉu ĝi estas inercio, ĉu konscia strebo. Mi volas atentigi pri tio, ke ondo formiĝas pro granda nombro de samdirektaj partoj. Nun necesas imagi, ke anstataŭ ĉiu molekulo de akvo estas granda nombro da konscioj. Tia estas la naturo de streboj, ondoj, ŝanĝoj, ciklecoj kaj tiel plu.
Ekzemple, se homo aŭ iu alia estaĵo strebas al io, tio estas ondo, kiu malaperos, konsuminte sian energion. Kaj se la ondo ne estis ekvilibra, tiam nepre devas esti alia ondo en alia direkto. Tiel, ricevinte tion, kion vi volas, vi tre ofte volas ion alian.
Se la streboj ne estis kontentigitaj, tio nenien malaperas, sed konserviĝas, amasiĝas, transformiĝas. Tia akumulita strebo estas kiel akvo akumulita malantaŭ digo, kiel ŝargita kondensatoro, aŭ kiel io ajn kun tiel nomata interna tensio.