Viveco
Viveco estas la komponanto, kiu unuigas aliajn komponantojn. Se ĉio estas konscio, tiam viveco estas la unuiĝo de konscioj.
Se viva estaĵo manĝas, kion ĝi manĝas? Se detale rigardi tion, kion manĝas ajna viva estaĵo, oni povas vidi, ke manĝo estas la perioda tabelo. Se ankoraŭ pli detale, manĝo estas atomoj. Eblas rigardi ankoraŭ pli detale. Kio do igas la vivan — viva?
Por mi la respondo estas evidenta. Ĉio viva havas certan partiklon de konscio, kiu unuigas tion, kio estas malpli viva. Post morto tio, kio estas malpli viva, ne restas kune; tio estas, la pli konscia partiklo apartiĝas.
Kial mi skribas malpli viva aŭ pli viva? Ĉar mi opinias, ke en diversaj gradoj ĉio estas viva. Se ŝtoneto kuŝas sur la tero, homoj diras, ke la ŝtoneto ne estas viva. Sed se la komponantoj de la ŝtoneto troviĝas ĝuste nun en la korpo de homo, ĉu do la ŝtoneto ekviviĝis?