Vojoj de ekkono
Konsciiĝo aŭ ekkono de io ajn povas okazi en du direktoj.
La kutima, komprenebla al ĉiuj, estas de la korpo al la konscio. Per tio, kion ni vidas, aŭdas kaj sentas, informo atingas la cerbon. En la cerbo tiu informo estas filtrata per la personeco. Poste tiu informo atingas la konscion. Por ke la konscio de homo povu konscii tion, informo aŭ sperto laŭ tia vojo devas pasi multajn fojojn aŭ esti akompanata de fortaj emocioj kaj energioj.
La alia, inversa vojo, estas de la konscio al la korpo. Informo atingas la konscion, la konscio, por tiel diri, konscias ion. Poste tiu informo, tiu sperto, atingas la cerbon. La cerbo provas trovi vortojn, bildojn, kolorojn kaj aliajn konceptojn, kiuj estas en la memoro, por priskribi tion. Poste tio povas esti esprimita per vortoj, desegnaĵoj, agoj kaj tiel plu.
Tiuj estas la ĉefaj fluoj de sperto en la limoj de tio, kion ni nomas tio, kio estas viva.
Iom da informo kaj iuj konceptoj, kiujn mi priskribas ĉi tie, mi ricevis laŭ la vojo de la konscio al la korpo.